Kotizoj
Aliĝkotizoj
| Ĝis la 15-a de februaro 2025 | Ĝis la 31-a de marto 2025 | Ekde la 1-a de aprilo 2025 | |
|---|---|---|---|
| IFEF-membro aŭ A-lando | 80 € | 100 € | 120 € | 
| B-lando, familiano aŭ junulo sub 30 jaroj | 40 € | 50 € | 60 € | 
| Ne-IFEF-membro | 100 € | 120 € | 140 € | 
Klarigoj:
A/B-kategorioj – laŭ landaj kategorioj de UEA:
- A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.
 - B: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
 
  Rimarko 1:
  Krompago por aliĝi surloke: 10 €.
Rimarko 2: Se vi kontribuos al la programo de la aranĝo per prelego, eblos ricevi rabaton por la aliĝkotizo, depende de la kontribuo.
Manĝokotizoj
| Unuopa prezo | Por la tuta aranĝo | |
|---|---|---|
| Matenmanĝo | 7 € | 28 € | 
| Tagmanĝo | 9 € | 27 € | 
| Vespermanĝo | 9 € | 36 € | 
| Sume | 91 € | 
Rimarko: Manĝoj komenciĝos per vespermanĝo la 30-an de aprilo kaj finiĝos per matenmanĝo la 4-an de majo. En la aliĝilo vi povas libere elekti unuopajn manĝojn.
Loĝkotizoj
Eblas mendi loĝadon nur por minimume du noktoj. La prezoj por loĝado en dupersona ĉambro estas por persono, ne por ĉambro.
| Prezo por nokto por persono | Urba imposto | |
|---|---|---|
| Unupersona ĉambro | 54 € | 2,50 € | 
| Dupersona ĉambro | 27 € | 2,50 € | 
Ekskurso
La ekskursoj estas aparte pagendaj.
- Pieda ekskurso tra Žilina – 1-an de majo: 0 €
 - Grimpado sur la lokan montopinton Dubeň – 1-an de majo: 5 €
 - Kastelo Budatín – 2-an de majo: 15 €
 - Čičmany – 3-an de majo: 25 €
 - Trenčianske Teplice kaj Bratislava (tuttage) – 4-an de majo: 79 €
 - Bratislava (tuttage) – 5-an de majo: 89 €
 
Aldonaj senpagaj servoj
Dum IFK vi havos eblon uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta aranĝo estos je via dispono interalie:
- sendrata ret-konekto,
 - kafo- kaj teo-bufedo dum kafopaŭzoj,
 - parkado antaŭ la hotelo (se vi venos aŭte).
 
Malaliĝoj
- Ĝis la 15-a de februaro: estos repagita la plena pagita sumo minus 40 €.
 - Ekde la 16-a de februaro ĝis 15-a de aprilo: estos repagita 50% de la pagita sumo (aŭ plena sumo minus 40 € se ĝi estas malpli ol 80 €).
 - Ekde la 16-a de aprilo: sen repago.
 
Por nuligi vian aliĝon, bonvolu skribi al ifk@ikso.net.
Transdono de aliĝo
Se vi ne povas partopreni en la evento, vi rajtas transdoni vian aliĝon al alia persono ĝis plej malfrue la 15-a de aprilo. Bv. atenti, ke transdoniĝas la kompleta aliĝo, inkluzive de loĝado kaj manĝoj, se ili estis menditaj. Por transdoni la aliĝon, bonvolu skribi al ifk@ikso.net.
