Ekskursoj
Pieda ekskurso tra Žilina

Ĵaŭde la 1-an de majo (0 €)
Spertu la urbon, kiu gastigos ĉi-jaran IFEF-kongreson. Perpieda ekskurso, dum kiu vi povos konatiĝi kun la plej gravaj vidindaĵoj de la urbo, viziti la urbocentron kaj aldone – partopreni la kulturan urban popolan feston okaze de la 1-a de majo – t.n. “konstruado de majarbo” (stavanie mája).
Grimpado sur la lokan montopinton Dubeň

Ĵaŭde la 1-an de majo (5 €)
Ĉu vi estas pli sportema? Ĉu vi ŝatus vidi la gastigan urbon Ĵilina de supre? Tiukaze nepre aliĝu al tiu ĉi montgrimpa ekskurso. Oni grimpos la ĉefan montopinton Dubeň (613 m), sur kiu troviĝas ankaŭ bela ligna elrigardturo – 27 m alta, kun 10 etaĝoj, kiu proponas belegan elrigardon je tuta urbo. Daŭro de la ekskurso: 3 horoj, piedira parto: 2 horoj.
Rim.: La ekskurso taŭgas por iom pli sportemaj homoj, la grimpado daŭros ĉ. 2,5 horojn, oni ankaŭ planu bonan (sportan) vestaĵon kaj taŭgajn ŝuojn.
Kastelo Budatín

Vendrede la 2-an de majo (15 €)
Vizito de la pitoreska kastelo Budatín kun la muzeo de drat-metiejo.
Čičmany

Sabate la 3-an de majo (25 €)
Unu el la tre famaj kaj vizitindaj lokoj de Slovakio, kun tre specifa arkitekturo kaj ĉefe unika ornamado. La vilaĝo estas interesa per sia loka popola kostumo kaj brodaĵoj kun geometriaj ornamaĵoj. Simile per ornamaĵoj estas “desegnitaj” multaj domoj de la vilaĝo, kio donas al ĝi tre specifan karakteron. Krome troviĝas ĉi tie muzeo, kasteleto kaj preĝejo.
Laŭ la onidiro bulgaroj rifuĝintaj de turkoj fondis la vilaĝon en 1410, tamen la unua mencio okazis pri la vilaĝo jam pli frue en 1272 en formo “Cziczman”.
Trenčianske Teplice kaj Bratislava (tuttage)
Dimanĉe la 4-an de majo (79 €)
La tuttaga ekskurso havos 2 celojn, ligitajn survoje de Žilina pertrajne: Trenčianske Teplice (historia tramo) kaj Bratislava (Fervojista Muzeo, muzeo de trafiko).
Ni ekos la tuttagan ekskurson:
- trajne al Trenčianska Teplá [Trenĉianska Tepla] – vizito de la ekspozicio de la 115-jaraĝa Mallarĝŝpura Elektra Fervojo de Trenčín (TREŽ), veturado per ties “tramo” al la banloko Trenčianske Teplice;
- pieda promeno tra la urbeto Trenčianske Teplice;
- tagmanĝo en Trenčianske Teplice;
- trajne al Bratislava – vizito de la Fervoja Muzeo;
- vespermanĝo en Bratislava;
- tranokto en Bratislava (2-lita ĉambro, Turisma fervojista tranoktejo).
(Rim.: En la prezo ne estas enkalkulita la vojaĝo trajne (Žilina – Trenčianska Teplá, sekve Trenčianska Teplá – Bratislava).
Postkongreso (Bratislava)
Lunde la 5-an de majo (89 €)
La Postkongreso prezentos al vi detale la ĉefurbon de Slovakio: Bratislava.
- Vizito de ĉefaj vidindaĵoj de la slovaka ĉefurbo Bratislava (Bratislava-kastelo, historia urbocentro, Turo de Miĥaelo, Domo de Sankta Marteno, Slovaka Nacia Teatro, Palaco de Grassalkoviĉ – sidejo de la prezidento…)
- Tagmanĝo
- Vespermanĝo
- Tranokto en Bratislava (en 2-lita ĉambro, turisma fervojista tranoktejo)
Bratislavo estas urbo riĉa je vidindaĵoj, el kiuj multaj troviĝas en la Malnova Urbo. Dominaĵo estas kvarangula Bratislava burgo, apud kiu troviĝas konstruaĵo de la Nacia Asembleo de Slovakio kaj proksime la Marteno-katedralo. Bratislavo estas la unusola ĉefurbo en la mondo, kiu limas kun du landoj.
Forveturo hejmen
Marde la 6-an de majo
Forveturo hejmen, aŭ survoja vizito de Vieno kaj de la Esperanto-Muzeo tie.
(Rim.: Se vi interesiĝas pri daŭrigo de la ekskurso al Vieno, bv. skribi al ifk@ikso.net (aŭ en “komento” de la aliĝilo). Depende de la intereso ni traktos la eblan plian unutagan ekskurson kun la Aŭstria Esperanto-Federacio, kiu finiĝus rekte en Vieno, kaj ebligus al homoj forveturi trajne hejmen de tie.)