IFEF – Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), la faka sekcio de UEA ekde la jaro 1953, estas ankaŭ membro de FISAIC – Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj.
La celo de IFEF estas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj.
Ĝia unua kongreso okazis en majo 1949. Ekde tiam, krom duhoraj kunvenoj dum la universalaj kongresoj, oni ĉiujare organizas memstaran IFEF-kongreson kun riĉaj kultura, turisma kaj faka programoj.
Devizo de IFEF estas: La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn.
SAFE – Slovakia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj
Fervojista Sekcio ĉe Slovakia Esperanto Asocio – FS SEA – estis fondita la 10-an de junio 1989. Ĝi estis aprobita kiel landa sekcio de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio en la jaro 1990 dum la 42a IFEF-kongreso en Hamar. La sekcio en la jaro 1995 ŝanĝis sian nomon je Slovakia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj – SAFE. Dum sia historio ĝi havis honoron gastigi du postkongresojn (Žilina [Ĵilina] 1991 post la IFK en Olomouc kaj Tatranská Lomnica 1997 post la IFK en Košice [Koŝice]), du skisemajnojn (Vrátna-valo 1992 kaj Tatranská Lomnica 2001) kaj la Internacian Fervojistan Kongreson en la orientslovakia urbo Košice en la jaro 1997.



Pri la IFK
Slovakia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj (SAFE) kaj Edukado@Interreto (E@I) invitas vin aliĝi kaj ĉeesti en IFK 2025.
La 76-a IFK okazos en la kvara plej granda slovaka urbo Žilina, kuŝanta nordokcidente laŭ la plej longa slovaka rivero Váh kaj pro tio ofte nomata “perlo sur Váh”.
